La Nación estas matena grandformataĵurnalo eldonita en Bonaero, Argentino, de tutlanda cirkulado kaj ĉefa en la pensaro liberal-konservisma de la lando. Ĝi estis fondita de Bartolomé Mitre (1821-1906) — eks-prezidanto de Argentino — kun la apogo de liaj amikoj José María Gutiérrez, Rufino kaj Francisco de Elizalde, Ambrosio Lezica, Juan Agustín García, Delfín Huergo, Adriano Rossi, Cándido Galván kaj Anacarsis Lanús.[1][2] Ĝia unua numero publikiĝis la 4a de januaro de 1870. De malgranda formato el lundo al vendredo kaj granda sabate kaj dimanĉe (ĝis novembro 2016),[3] la ĵurnalo publikigas averaĝe 160 000 ekzemplerojn el lundo al sabato kaj 250 000 la dimanĉojn.[4] La reta versio de la ĵurnalo lanacion.com.ar estas la kvara cifereca ĵurnalo en hispana lingvo plej konsultita de la mondo kun 7 382 000 de unikaj uzantoj (septembro 2016).[5]
Notoj
↑«LA NACION llega hoy a las 50.000 ediciones». [1]Arkivigite je 2018-01-01 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 1an de Januaro 2018.
↑ «Museo Mitre». www.museomitre.gob.ar. [2] Konsultita la 1an de Januaro 2018.
↑Elogios al nuevo formato de La Nación, [3]Arkivigite je 2018-01-01 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 1an de Januaro 2018.