Laŭrazio (el Laŭrencia Altebenaĵo kaj Azio (sed la nomo finfine venas el rivero Sankt-Laŭrenco) estas la norda el la du kontinentegoj (krom la suda parto Gondvano), kiuj estiĝis en la Mezozoiko el la prakontinento Pangeo. La partoj de Laŭrazio estis Nord-Ameriko kaj Eŭrazio, kiuj disiĝis laŭ diversaj teorioj antaŭ ĉirkaŭ 135-200 milionoj da jaroj.