La hora de los valientes
La hora de los valientes | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | La hora de los valientes |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 18 dec. 1998 |
Ĝenro | melodrama |
Kameraado | Jaume Peracaula |
Reĝisoro(j) | Antonio Mercero |
Produktisto(j) | Enrique Cerezo |
Scenaro | Antonio Mercero • Horacio Valcárcel |
Loko de rakonto | Madrido |
Muziko de | Bingen Mendizábal |
Rolantoj | Gabino Diego • Leonor Watling • Adriana Ozores • Luis Cuenca • Héctor Colomé • Josep Maria Pou • Ramón Langa • Marisol Ayuso |
Honorigoj | Goya Award for Best Supporting Actress |
IMDb | |
La hora de los valientes ("la horo de la bravuloj"), ankaŭ prezentita je angla titolo A Time for Defiance ("tempo de defio") estas hispana filmo reĝisorita en 1998 de Antonio Mercero.
Intrigo
Manuel (Gabino Diego) estas juna anarkiisto entuziasma de pentraĵoj. Li laboras kiel zorgisto kaj gvidisto en la Muzeo Prado. Kiam startas la Hispana Enlanda Milito en 1936, la registaro de la Dua Hispana Respubliko, pere de sia institucio la Junta Central del Tesoro Artístico, decidas translokigi la artaĵojn de la Muzeo Prado de Madrido al Valencio kaj eksterlanden. Manuel sukcesis savi forgesitan malgrandformatan memportreton de Francisco de Goya (en la bildo). La agado de la filmo okazas en la respublika Madrido sieĝita de la malamiko: bombardado, malsatego, pridemandado, malcerteco ktp. Dume Manuel klopodas malsukcese redoni la pentraĵon al la aŭtoritatoj. Finfine la frankistoj sukcesas eniri en la ĉefurbo kaj persekutas Manuel. Lia preferita pentraĵo estis La tria de majo.[1]
Geaktoroj kaj roluloj
- Gabino Diego kiel Manuel
- Leonor Watling kiel Carmen
- Adriana Ozores kiel Flora
- Luis Cuenca kiel Melquíades
- Héctor Colomé kiel Lucas
- Ramón Agirre kiel Pordisto
- Aten Soria kiel Filo
- Juan José Otegui kiel Profesoro Miralles
- Josep Maria Pou kiel Heliodoro
- Txema Blasco kiel Profesoro Cuñado
- Ramón Langa kiel Direktoro de Belartoj
Premioj
La filmo ricevis ses Goja-premiojn en 1998, inter kiuj tiuj de la plej bonkvalitaj aktoro kaj aktorino al Leonor Watling kaj al Gabino Diego.
Notoj
- ↑ en filmaffinity Alirita la 17an de aprilo 2020.