Ladislao la 2-a Jogajlo
- Ne konfuzu lin kun lia preskaŭ samnoma nepo, Vladislao la 2-a de Hungario kaj Bohemio, aŭ kun lia similnoma filo, Ladislao la 3-a de Varna, (ĉiuj Jogajlidoj), aŭ kun aliaj regantoj nomataj Ladislao, Vladislao, Vladislavo ktp.
Ladislao la 2-a Jogajlo | |||||
---|---|---|---|---|---|
grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando | |||||
detalo el triptiko en la Vavelo-katedralo (ĉ. 1475-1480)
| |||||
Pola-litova blazono
| |||||
Persona informo | |||||
Władysław II Jagiełło | |||||
Naskonomo | litove Jogaila, rutene Ягайла | ||||
Naskiĝo | proks. 1351 en Vilno | ||||
Morto | 1-an de junio 1434 en Horodok | ||||
Tombo | Wawel-katedralo, Krakovo vd | ||||
Religio | katolikismo • Litova mitologio vd | ||||
Lingvoj | rutena • pola vd | ||||
Ŝtataneco | Grandprinclando Litovio • Reĝlando Pollando (1385–1569) vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Jogajlidoj • Gediminidoj vd | ||||
Patro | Algirdas vd | ||||
Patrino | Uliana of Tver vd | ||||
Gefratoj | Agrypina of Lithuania • Alexandra of Lithuania • Švitrigaila • Lengvenis • Kaributas • Demetrius I Starshy • Karigaila • Feodor Olgerdovich • Vygantas • Skirgaila • Andrei of Polotsk • Helen of Lithuania • Hedwig of Lithuania • Maria Jagiellon vd | ||||
Edz(in)o | Jadviga de Pollando • Anna of Cilli • Elizabeth Granowska • Sophia of Halshany vd | ||||
Infanoj | Elizabeth Bonifacia of Poland • Hedwig Jagiellon • Ladislao la 3-a • Kazimiro la 4-a vd | ||||
Parencoj | Vytautas vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
Grandduko de Litovio | |||||
Dum | 1377–1381 | ||||
Antaŭulo | Algirdas | ||||
Sekvanto | Kęstutis | ||||
2-a periodo | |||||
Dum | 1382–1401 | ||||
Antaŭulo | Kęstutis | ||||
Sekvanto | Skirgaila | ||||
Reĝo de Pollando | |||||
Dum | 1386–1434 | ||||
Antaŭulo | Jadviga | ||||
Sekvanto | Ladislao la 3-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ladislao la 2-a Jogajlo (naskiĝis en 1351, mortis la 1-an de junio 1434) estis grandduko de Litovio kiu per edziĝo ankaŭ fariĝis reĝo de Pollando. Lia litova nomo estis Jogaila, kaj rutena Ягайла. Post kiam li iĝis la pola reĝo, li ricevis la polan nomon Władysław II Jagiełło. Kun sia kuzo Vitaŭto / Vytautas (pole Witold, ĉeĥe Vitold) li fondis la Polan-Litovan Union kaj estis inciatinto de la Kristanigo de Litovio. Lia edzino estis Sankta Jadviga, reĝino de Pollando.
Li fariĝis la prapatro de dinastio de nobeloj, kiu dum la postaj jarcentoj gvidis ambaŭ landojn, kaj kiu ricevis la nomon Jagelonoj / Jogajlidoj (la dua laŭ lia litova nomo).
En 1410 lia armeo el poloj kaj litovoj venkis la Ordenon de Germanaj Kavaliroj en loko, kiu pole nomiĝas Grunwald, litove Žalgiris kaj germane Tannenberg. Kaj por poloj kaj por litovoj tiu venka batalo de Grunwald dum multaj jarcentoj restis grava evento, kiu ambaŭkaze fortigis la senton de nacia identeco kaj fiero.
La 100-zlota monbileto de Pollando portas bildon de Ladislao. En la centra parko de Novjorko staras rajdista statuo de li.
Bibliografio
- Urszula Borkowska, Dynastia Jagiellonów w Polsce Dinastio de Jagelonoj en Pollando), Warszawa 2011.
- Jadwiga Krzyżaniakowa, Jerzy Ochmański, Władysław II Jagiełło, Wrocław 2006.
- Stefan Maria Kuczyński, Wielka wojna z Zakonem Krzyżackim w latach 1409-1411 (Granda milito kun Ordeno de germanaj kavaliroj en la jaroj 1409-1411), Warszawa 1960.
- Karol Szajnocha: Jadwiga i Jagiełło 1374-1413: Opowiadanie historyczne (Jadviga kaj Jogajla 1374-1413. Historiaj rakontoj), Warszawa 1969.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- paĝoj pri Jogaila/Władysław Arkivigite je 2020-09-20 per la retarkivo Wayback Machine
- paĝoj kaj forumoj pri litovia historio Arkivigite je 2020-09-22 per la retarkivo Wayback Machine
- klubo de belorusa historio
- "Jogaila/Władysław en la reĝa brita genealogia arkivo (angle)