Ladislav Šaloun

Ladislav Šaloun
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1870 (1870-08-01)
en Prago
Morto 18-an de oktobro 1946 (1946-10-18) (76-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejo de Vyšehrad Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Cislajtio
Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo skulptisto
instruisto
pentristo
ilustristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Monumento de Majstro Jan Hus sur la praga Malnovurba placo

Ladislav ŠALOUN (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1870 en Prago, mortis la 18-an de oktobro 1946 en Prago) estis ĉeĥa skulptisto.

Estante disĉiplo de Tomáš Seidan, Bohuslav Schnirch kaj Josef Václav Myslbek, li apartenis al la plej gravaj reprezentantoj de simbolismo en la periodo de la ĉeĥa secesio.

Verkaro

  • Lia plej grava kaj plej konata verko estas monumento de Majstro Jan Hus sur la Malnovurba Placo en Prago, starigita tie en 1915 kaj dum la komunisma reĝimo estanta unu el ĝeneralaj kaŝitaj simboloj de la nacia kaj pensa libereco
  • Skulptista ornamo de multaj publikaj konstruaĵoj (Municipa domo en Prago, Novurba urbodomo en Prago, Nacia teatro en Prago, Praga asekurejo, Ĉefstacidomo en Prago, La unua ĉeĥa hipoteka banko, Industria banko en Hradec Králové k.a.)
  • Statuo de Rabeno Löw, kreinto de Golemo, en Prago
  • Statuo de Krakonoš en Hořice v Podkrkonoší
  • Monumento omaĝe al Jan Amos Komenský en Mladá Boleslav (1928)
  • Salambo kaj Matho (1909, en stilo de erotika secesio)
  • Monumento de Tomáš Garrigue Masaryk en Landa banko en Bratislava

Eksteraj ligiloj