Lajos Pósa (matematikisto)
Lajos Pósa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de decembro 1947 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - matematiko (1966–1971) Fazekas Mihály Gimnázium (1962–1966) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto lektoro edukisto |
Verkoj | Pósa theorem |
Lajos Pósa [lajoŝ pOŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pósa Lajos estas hungara matematikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Lajos Pósa[1] naskiĝis la 9-an de decembro 1947 en Budapeŝto.
Biografio
Lajos Pósa Dum frekventis bazlernejon, kiam Pál Erdős konstatis talenton de Pósa. Ili verkis komunan artikolon, tiam Pósa aĝis 13. Li maturiĝis en lernejo pri matematiko en 1966, liaj samklasanoj inkluzivis Miklós Laczkovich, László Lovász, Péter Major. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1971, poste li instruis samloke ĝis 1982. En la sekva jaro li akiris sian doktorecon. Inter 1984-2002 li instruis en katedro pri komputado, poste li esploris en akademia instituto. Li instruis ankaŭ en mezlernejoj, dum li okupiĝis pri reformoj en matematika instruado. Li ricevis premiojn inter 1981 – 2014.
Elektitaj publikaĵoj
- A prímszámok egy tulajdonságáról (1960)
- Strong embeddings of graphs into colored graphs (kunverkisto, 1975)
- Véletlen gráfok Hamilton körei (disertaĵo, 1982)
- Variációk egy témára, Matematika-tanárképzés (1995)
Elektitaj lernolibroj
- Sorozatok 11.-12. (1998)
- Kombinatorika (kunverkisto, 1998)
- Analízis I. Differenciálszámítás 11. (2000)
- Vektorok és koordináta geometria (2000)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- anglalingva biografio Arkivigite je 2019-11-16 per la retarkivo Wayback Machine