Lajos Bruck
Lajos Bruck | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Bruck Lajos |
Naskiĝo | 3-an de novembro 1846 en Pápa |
Morto | 3-an de decembro 1910 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Frat(in)oj | Jakab Bruck (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Lajos Bruck [lajoŝ bruk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bruck Lajos estis hungara pentristo. Lia frato estis Miksa Bruck.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/66/Bruck_K%C3%A9kruh%C3%A1s_l%C3%A1ny_r%C3%B3zs%C3%A1kkal.jpg/220px-Bruck_K%C3%A9kruh%C3%A1s_l%C3%A1ny_r%C3%B3zs%C3%A1kkal.jpg)
Lajos Bruck [1] Arkivigite je 2018-03-06 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 3-an de novembro 1846 en Pápa, li mortis la 3-an de decembro 1910 en Budapeŝto.
Biografio
Lajos Bruck devenis el juda familio. Li frekventis artan akademion en Vieno, inter 1869 kaj 1873 artan akademion en Venecio. En 1874 li studvojaĝis en Italio, poste li lernis de Mihály Munkácsy en Parizo. Li sendis al Hungarlando pentraĵojn jam el Vieno, sed li estis jam fama pentristo en la pariza periodo. En 1885 li translokiĝis al Londono, kie li havis mendojn eĉ de la kortego. Ekde 1895 ĝismorte li vivis en Budapeŝto. Li pentradis plej ofte portretojn kaj ĝenrojn. Li ricevis francan premion en 1879, rusan en 1899.
Elektitaj ekspozicioj
- mondekspozicio de Vieno (1873)
- Budapeŝto, Parizo (1876)
- Arthalo Budapeŝto (1911, postmorta)
Elektitaj pentraĵoj
- Fraŭlino en blua vesto kun rozoj (vidu la apudan bildon!)
- vidu la subajn bildojn!
Fontoj
-
Vásárra indulók
-
Hazatérés
-
Nagymama az unokával
-
A fösvény
-
Gyümölcsárusok
-
Fraŭlino kun korbo