Lajtabánság
Lajtabánság | |
Lajtabánság, Leitha-Banat | |
Detaloj | Detaloj |
historia lando ![]() | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Oberwart (Felsőőr) |
Oficiala(j) lingvo(j) | germana, hungara |
Plej ofta(j) religio(j) | kristanismo |
Politiko | |
Politika sistemo | respubliko |
Ŝtatestro | Pál Prónay |
Sendependiĝo disde Hungario | 4-a de oktobro 1921 |
Ekonomio | |
Lajtabánság (hungare; germane : Leitha-Banat) estis ŝtateto, kiu en 1921 ekzistis dum unu monato sur la teritorio de nuna Burgenlando en Aŭstrio. Ĝi ekestis je la 4-a de oktobro per sendependiĝo el Hungario kaj finiĝis je la 5-a de novembro per fino de la okupado fare de Aŭstrio. Ĝian nomon donis rivero Lajto. La hungara vorto bánság kaj la germana vorto Banat signifas "banus-lando".
Post la unua mondmilito la aŭstria-hungaria imperio estis dividita, kaj la Traktato de Saint-Germain-en-Laye forprenis de Hungario la pliparton de ĝia teritorio, ankaŭ "germanan okcidentan Hungarion", kiu antaŭe estis parto de Translajtio, sed parte germanlingva. Kiam la 28-an de aŭgusto 1921 Aŭstrio decidis oficiale preni posedon de tiu teritorio, ĝi trovis reziston de hungaraj milicoj nomataj Rongyos Gárda ("ĉifonula gvardio"). Je la 4-a de oktobro Hungario cedis al diplomatia premo kaj oficiale rezignis pri la teritorio, en kiu grafo Gyula Ostenburg-Moravek, István Friedrich kaj Pál Prónay proklamis sendependan ŝtaton, tamen kun la celo de reunuiĝo kun Hungario. Prónay iĝis unua kaj sola prezidento.
Aŭstriaj ĝendarmoj pli-malpli devis konkeri la teritorion, dum kio kelkaj homoj mortis. La konkero finiĝis la 5-an de novembro; per ĝi finiĝis ankaŭ la ekzisto de Lajtabánság. Germana okcidenta Hungario iĝis sub la nomo "Burgenlando" parto de Aŭstrio; ĉefurbo iĝis Ödenburg, kiu tamen en decembro plebiscite reiris al Hungario.
Lajtabánság neniam estis agnoskita de alia ŝtato.