Laufenburg (Badeno)
Laufenburg (Badeno) estas urba komunumo en Germanio norde de la rivero Rejno, kiu ĉi tie konsistigas la limon inter Germanio kaj Svislando. Sude de la rivero ĉe la alia bordo troviĝas la samnoma svisa urbo Laufenburg (Argovio). La du urboj sub la aŭstra regado dum mezepoko iam estis unu sola urbo. La germana urbo troviĝas en la distrikto Waldshut, en la Regiono Alta Rejno-Konstanca Lago kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la germana urbo Laufenburg havis 9136 loĝantojn.
Eksteraj ligiloj
la germana urbo Laufenburg, vidate de la svisa flanko
urba silueto kun preĝejo
la urbo Laufenburg ĉirkaŭ la jaro 1990: maldekstre la germana urbo, centre kaj dekstre la svisa kun kastelo