Leŝana Budho, konata ankaŭ sub sia ĉina nomo Lèshān Dàfó, estas statuo de Budho, kiu troviĝas proksime de urbo Le-ŝan en ĉina provincoSiĉŭano. La budho mezuras proksimume 71 metroj, kio faras el ĝi la plej grandan statuon de sidanta Budho en la mondo. La statuo estis hakita en rokmasivon de monto E-mej-ŝan dum dinastio Tang (618 - 907). Organizinto de la tuta konstruado fariĝis monaĥo Chaj Tchung, kiu intence elektis por la konstruado kunfluejon de tri riveroj, por ke la Budho ŝirmu la preternavigaciantajn ŝipojn antaŭ ties ekŝtormiĝintaj akvoj.