Le Vésinet
Le Vésinet | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Malsupera lago
| |||||
komunumo en Francio ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | ![]() | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Departemento | Yvelines | ||||
Arondismento | Saint-Germain-en-Laye | ||||
Kantono | Le Vésinet | ||||
Komunumaro | Communauté de communes de la Boucle de la Seine | ||||
| |||||
INSEE kodo | 78650 [+] | ||||
Poŝtkodo | 78110 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 78650 | ||||
Retpaĝaro | www.levesinet.fr | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Didier Jonemann | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 16 249 (2010) | ||||
Loĝdenso | 3 250 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 54′ N, 2° 8′ O (mapo)48.8947222.133056Koordinatoj: 48° 54′ N, 2° 8′ O (mapo) | ||||
Alto | 26 m ĝis 47 m | ||||
Areo | 5,00 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Le Vésinet estas franca komunumo situanta en departemento Yvelines kaj en la regiono Île-de-France, okcidente de Parizo. Ĝia areo ampleksas 5 km². En 2009, ĝi kalkulis 15,928 loĝantojn nomatajn "Vésigondins".
Le Vésinet estas unu el la plej riĉaj suburboj de Parizo, konata pro ties avenuoj ombritaj de arboj, domegoj kaj lagoj. Ĝi havas multajn anglo-stilajn ĝardenojn dezajnitajn de pejzaĝisto Paul de Lavenne, Grafo Choulot.

Historio
La komunumo de Le Vésinet estis kreita la 31-an de majo 1875 apartigante parton de la teritorio de Chatou kaj kunfandante ĝin kun parto de la teritorio de Croissy-sur-Seine kaj parto de la teritorio de Le Pecq. En tiu procezo partoprenis Charles de Morny, duko de Morny, ŝajna duon-frato de Napoleono la 3-a.
Tie estis la fama Palais Rose du Vésinet de aristokrato kaj poeto Robert de Montesquiou.
Transportoj
Le Vésinet estas priservata de du stacidomoj, ambaŭ troviĝantaj sur Linio A de Pariza RER: Le Vésinet-Centre kaj Le Vésinet - Le Pecq.
Busoj de kompanio Veolia priservas haltejojn en la urbo (linio 6) kaj ligas la stacidomon Le Vésinet-Centre kun najbaraj stacidomoj de Le Vésinet-Le Pecq kaj Chatou-Croissy (linio 20).
Ĝemelurboj
Oakwood en Usono ekde 1972
Outremont en Kanado ekde 1975
Unterhaching en Germanio ekde 1978
Worcester en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ekde 1994
Hunter's Hill en Aŭstralio ekde 1998
Villanueva de la Cañada en Hispanio ekde 2006
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Urbo de Le Vésinet
- Hospitalo Le Vésinet
- Bus-linioj de Veolia Arkivigite je 2010-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
Bild-galerio
-
Lignaĵa dometo
-
Parko Les Ibis
-
Preĝejo Ste Marguerite
-
Urbodomo