Leek (Groningo)
Municipo Leek | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Leek | Blazono de municipo Leek | |
nederlanda municipo | ||
Provinco | Groningo | |
Ĉefloko | Leek | |
Areo - Tero - Akvo |
63,57 km² 62,87 km² 0,70 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
19.533 (1-a de junio 2005) 240,9 loĝ./km² | |
Geografia situo | 53° 9′ N, 6° 23′ O (mapo)53.156.3833333333333Koordinatoj: 53° 9′ N, 6° 23′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | A7 | |
CBS-municipokodo | 0022 | |
Telefona kodo | 0594 | |
Poŝtkodo | 9350–9359, 9810–9819, 9827–9829 | |
Oficiala retejo | http://www.leek.nl/ | |
Leek (53° 09′ N; 06° 23′ E Mapo) (loĝantaro je la 1-a de junio 2005: 19.533) estas antaŭa municipo en norda Nederlando, en la Westerkwartier (provinco Groningen). La antaŭa municipo havas areon de 63,57 km² (de kiu 0,70 km² akvo).
La vilaĝo ekestis ĉe la reduto kiu estis konstruita dum la Okdekjara Milito.
La nomo venas de la rojo la Lek (aŭ Leke). La vilaĝo kelkfoje estas nomata De Leek (La Leek). La loĝantoj de Leek estas Leeksters (Leekanoj).
Ĉiujare je pentekosta lundo estas Pentekosta foiro kun kermeso kiu komenciĝas je vendredo. Ĉi tiu foiro altiras milojn da vizitantoj el la vasta ĉirkaŭaĵo.
Subdivido
La antaŭa municipo Leek enhavas krom la vilaĝo Leek la sekvajn vilaĝojn: Enumatil, Lettelbert, Midwolde, Oostwold, Tolbert kaj Zevenhuizen.
Vidindaĵo
Ĉefloko de la municipo estas la samnoma vilaĝo. Ĝi havas limon kun la provinco Drenthe kaj havas kiel plej konata vizitindaĵo la burgo Nienoord, kie establiĝis la Nationaal Rijtuigmuseum (Nacia Kaleŝomuzeo) kaj troviĝas la najbara distriĝa parko. Nordoriente de la vilaĝo situas la Lago de Leek (Leekstermeer) (la oficiala nomo estas "Zulthemeer").
La vilaĝoj Tolbert, Lettelbert kaj Midwolde havas vizitindajn malnovajn kirkojn.
Publika transporto
La sekvaj buslinioj prizorgas la publikan transporton en la municipo Leek:
- linio 38: Leek-Tolbert-Boerakker-Grootegast (nur je lernejaj tagoj)
- linio 81: Groningen-Leek-Tolbert
- linio 85: Groningen-Leek-Zevenhuizen-...-Oosterwolde
- linio 88: Groningen-Hoogkerk-Oostwold-Lettelbert-Midwolde-Leek-Tolbert-Marum
- Q-liner 316: Groningen-Leek-Tolbert
- linio 682: Roden-Leek-Groningen(Zernike) (nur je pinthoroj)
Eksteraj ligiloj
- http://www.rijtuigmuseum.nl/index.htm Arkivigite je 2006-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.leek.nl/leek/website/instyle.nsf/Images/OverLeek/$File/wapen-leek.gif%7C[rompita ligilo]
- Retejo de la municipo Arkivigite je 2013-06-22 per la retarkivo Wayback Machine
Fotaro
-
Burgo Nienoord
-
La Leekster Hoofddiep (Ĉefkanalo de Leek)
-
La Pulvotura, antaŭa pulvomagazeno.
-
Ankoraŭfoje la Pulvoturo, post kolapso de la konstruaĵo. Foto el 1941
Provinco Groningo | |
---|---|
Eemsdelta | Groningo | Het Hogeland | Midden-Groningen | Oldambt | Pekela | Stadskanaal | Veendam | Westerkwartier | Westerwolde | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |