Moreno prezentiĝis kiel prezidenta kandidato en la prezidenta balotado de Ekvadoro de 2017 per la oficialisma movado Alianza PAIS kaj li venkis en dua baloto per la 51.14% de la voĉdonoj kontraŭ Guillermo Lasso, kandidato de la alianco inter la Movado CREO kaj la Movado SUMA, kiu akiris la 48.86%.[1]
En prezidanta ofico
En 2019 li subskribis kontrakton kun Internacia Monunua Fonduso (IMF), kiu pruntedonis al la lando 4,2 miliardojn da dolaroj, sed devigis la registaron akcepti ŝparprogramon, kiu nuligis fuelajn subvenciojn, kaŭzinte abruptan altiĝon de fuelprezoj. Tio estigis en oktobro 2019amasajn perfortajn protestojn tiom fortajn, ke la 8-an de oktobro2019 la prezidanto anoncis translokadon de la registaro en Guajakilo.
Verkoj
“Filosofía para la vida y el trabajo”
“Teoría y práctica del humor”
“Ser feliz es fácil y divertido”
“Los mejores chistes del mundo”
“Humor de los famosos”
“Trompabulario”
“Ríase, no sea enfermo”
“Cuentos no ecológicos”
Referencoj
↑ «CNE presentó resultados ‘oficiales e irreversibles’: Lenín Moreno 51,16% - Guillermo Lasso 48,84%». El Comercio. 4-a de aprilo de 2017. [1] Konsultita la 4-an de aprilo de 2017.