Leningrada zooparko
Leningrada zooparko | |||
Ленинградский зоопарк | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
![]() Enirejo
| |||
bestoĝardeno | |||
Organizaj aferoj | |||
Dato de la malfermo | 1865 | ||
Akreditiĝoj/ Membrecoj |
EAZA | ||
Geografio | |||
Ŝtato | Rusio ![]() | ||
Situo | Sankt-Peterburgo | ||
Adreso | Aleksandrovskij park, 1 | ||
Areo | 7,2 ha | ||
Geografia situo | 59° 57′ 13″ N, 30° 18′ 30″ O (mapo)59.953530.3084Koordinatoj: 59° 57′ 13″ N, 30° 18′ 30″ O (mapo) | ||
| |||
Statistiko | |||
Nombro de bestoj | 2 975 | ||
Nombro de specioj | 665 | ||
Ceteraj informoj | |||
Retpaĝo | www.spbzoo.ru | ||
La Leningrada zooparko (ruse Ленинградский зоопарк) estas unu el la plej malnovaj zooj en Rusio kaj unu el la plej nordaj zooj en la mondo. Ĝi estis fondita la 14-an de aŭgusto 1865.
Loko
La zoo troviĝas en la historia centro de Sankt-Peterburgo en la distrikto Petrogradskij ĉe la adreso: 197198, Sankt-Peterburgo, Aleksandrovskij park, 1. Enirejo de Kronverkskij prospekt.
- Transporto
- metroo:
Gorkovskaja
- tramvojo: n-ro 6, 40 ĝis la haltejo “Strato Zverinskaja” aŭ “Strato Vvedenskaja”
Historio
Fondita la 14-an de aŭgusto 1865 kiel privata menaĝerio de Julius Gebhardt, la Leningrada zooparko estas unu el la plej malnovaj en Rusio. Multaj malsamaj posedantoj sukcedis unu la alian ĝis 1917 kiam, post la Rusa Revolucio, la parko estis naciigita. Scienca biblioteko kaj akademia oficejo estis kreitaj baldaŭ poste. Dum la Granda patriota milito, multaj zoogardistoj estis alvokitaj al la fronto kaj nur ĉirkaŭ dudek homoj restis por prizorgi la bestojn. Dum la vintro de 1941-1942, nur unu ĉirkaŭbarilo restis sed la zoo malfermiĝis en la printempo de 1942. La nomo "Leningrada" estis konservita en memoro de tiu periodo. La kolektoj de la zoologia parko estis rapide renovigitaj kaj ekde 1951, 150 malsamaj specioj estis prezentitaj.
Ekspozicioj
Ekspozicioj, pavilonoj, birdejoj funkciantaj en la zoo:
- Primatoj
- Cervedoj
- tropikaj bestoj
- Ekzotaj bestoj
- Kanguruoj kaj emuoj
- Hejmbestoj
- Rabobirdoj
- Malgrandaj predantoj
- Arbaraj bestoj de Eŭropo
- Akvobirda lageto
- Karnomanĝuloj: felisedoj, ktp.
- Tylopoda: kameloj, guanakoj, alpakoj.
Bildgalerio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|