Leono Fokas
Leono Fokas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 801 en Temo Kapadocio |
Morto | 1-an de januaro 901 (100-jaraĝa) en Konstantinopolo |
Lingvoj | mezepoka greka |
Ŝtataneco | Bizanca imperio |
Familio | |
Patro | Nikephoros Phokas the Elder (en) |
Frat(in)o | Bardas Phokas the Elder (en) |
Okupo | |
Okupo | militisto |
Leono Fokas (greke: Λέων Φωκᾶς, ĉ. 910) estis frua bizanca generalo de la 10-a jarcento de la nobela Fokas-klano. Kiel domestiko de la skoloj, ĉefkomandanto de la bizanca armeo, li gvidis grandskalan kampanjon kontraŭ la bulgaroj en 917, sed estis forte venkita ĉe la batalo de Akveloo kaj Katasirtai. Li tiam komplotis kapti la tronon de la juna bizanca imperiestro Konstantino la 7-a (913-959), sed estis superpasita de la admiralo Romano la 1-a, kiu sukcesis fariĝi gardisto kaj poste bopatro de la imperiestro. Post kiam Romano ekregis la Bizancan Imperion, Leo kondukis malsukcesan ribelon, kaj estis kaptita kaj blindigita.