La liberia dolaro estas la nacia valuto de Liberio. Unu dolaro estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas LRD. En sia nuna formo ĝi validas ekde la jaro 1943, sed la unua valuto tiunoma jam ekfunkciis en 1847.