Lima_fazeoluso
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Phaseolus lunatus L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||

La Lima fazeoluso aŭ Limofazeolo (Phaseolus lunatus) estas plantspecio el la subfamilio de la Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). Tiu planto estas utilplanto, kiu parencas al la aliaj „fazeoloj“.
La Lima fazeoluso verŝajne venas el Peruo, de kiu originas ĝia nomo (Limo estas la ĉefurbo de Peruo). Ĝi bezonas sufiĉe da varmo por bone kreski. En Eŭropo oni ne povas kultivi ĝin ekonomie.
Priskribo
La Lima fazeoluso estas arbusteca, unujara, grimpanta herba planto, kies tigoj atingas longecon de 2 ĝis 4 metroj. La petaloj estas helverdaj, kelkfoje violkoloraj.
La kurbiĝintaj guŝoj longas 5 ĝis 15 cm, larĝas 1,5 ĝis 2,5 cm kaj enhavas du ĝis kvar semojn. La en formo, grandeco kaj koloro tre variaj semoj longas unu ĝis tri cm, estas ovalaj ĝis rondaj kaj blankaj ĝis malhelaj.
La malhelaj semoj enhavas linamarinon, glikozido, el kiu povas estiĝi hidrogena cianido. La semoj kun blanka tegumento estas nedanĝeraj.
Literaturo
- Walter H. Schuster, Joachim Alkämper, Richard Marquard & Adolf Stählin: Leguminosen zur Kornnutzung : Kornleguminosen der Welt, Justus-Liebig-Universität Gießen, 1998.: Walter H. Schuster: Informationen zu Phaseolus lunatus.