Linio C de la metroo de Liono estas linio de la Metroo de Liono. Tiu tria linio, kies unua parto estis malfermita la 9-an de decembro1974, kunligas hodiaŭ la stacion Hôtel de Ville - Louis Pradel en la centro de Liono, sude, al la stacio Cuire, norde. Per longeco de 2,435 km, ĝi estas la plej mallonga linio el la reto. Deveninta de antaŭa funikularo transformita, ĝi prezentas la apartan trajton posedi dentorelon sur parto de sia trairo pro forta deklivo kiu atingas 17,6 %, kio konsistigas unikan kazon en la mondo por metroo.