Liturgiaj koloroj
Liturgiaj koloroj estas nomitaj la koloroj de la mes-vestoj por la diversaj tempoj de la liturgia jaro kaj por la unuopaj kristanaj festoj.
En okcidenta eklezio jenaj koloroj rilatas al jenaj okazaĵoj:
- blanka: paska tempo, kristnaska tempo, festoj de la Sinjoro, festoj de sanktuloj (escepte de martiroj).
- viola: advento, karesmo, pentofaro, eventuale ankaŭ funebraj ceremonioj kaj memoro pri mortintoj (se ne nigra).
- verda: ordinara tempo.
- ruĝa: palmodimanĉo, sankta vendredo, pentekosto, martiroj.
- roza (se ne je dispono, viola): la 3-a adventa dimanĉo (Gaudete) kaj la 4-a karesma dimanĉo (Laetare).
- nigra: funebraj ceremonioj, memoro pri mortintoj (nun-tempe ofte anstataŭigita per la viola)
blua (neoficiale, laŭ loka kutimo): festoj de Maria.
Literaturo
- Bernhard Eichkorn. Christliches Fachwörterbuch Deutsch - Esperanto (Kristana Terminaro Germana-Esperanto)[rompita ligilo]. Villingen-Schwenningen: Bernhard Eichkorn 2009.