Louis Blanc [lwi blɑ̃] estas stacio sur linioj 7 kaj 7bis de la Metroo de Parizo situanta en la 10-a arondismento de Parizo.
Stacio
La stacio estis malfermita en 1910; en 1967, la linio 7, kiu enhavis du branĉojn, unu al Porte de la Villette, kaj la cetera al Pré-Saint-Gervais, estis dividita en 2 sendepende ekspluatatajn liniojn: linio 7, kaj nova linio 7bis.
La nomo de la stacio omaĝas al politikisto Louis Blanc (1811-1882), kiu publikigis doktrinajn verkojn kiel Organisation du travail (Organizo de laboro), Histoire de dix ans (Historio de dek jaroj); tiuj verkoj estas fundamentaj al Socialismo. Membro de la provizora registaro de 1848, Louis Blanc ekziliĝis al Londono dum la Dua Imperio de 1848 ĝis 1870. Elektita en la Nacia Asembleo en 1871, li kondamnis la Komunumon.