Lublina Unio


Lublina Unio - unuiĝo de Krono de la Regno de Pollando kaj Granda Duklando Litova kreita la 1-an de julio 1569 dum sejmo en Lublino. Ĝi estis reala unio, kontraste al antaŭaj, personaj unioj polaj-litovaj, kie komuna estis nur persono de monarko.
Ĝi estis aprobita la 28-an de junio, subskribita la 1-an de julio kaj fine ratifita de reĝo la 4-an de julio 1569. Ĝi estigis novan ŝtaton, nomatan Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kie komunaj estis: reĝo, sejmo, valuto, eksterlanda kaj defenda politikoj. Apartaj restis fiskoj, armeoj, oficoj kaj juĝistaroj.
Konsekvencoj de la unio



Legendo:

- - plifortigo de magnataro havanta grandajn bienojn, celanta redukti reĝan kaj nobelaran potencon
- - evoluo de Varsovio kie kunvenis sejmo, estis elektataj reĝoj kaj kie depost la 16-a jarcento rezidis reĝo kun siaj oficistoj
- - al Pola Regno estis aligita ukraina lando
- - litva kaj rutena nobelaro rapide iĝis pollingvaj - pola lingvo post iama tempo fariĝis lingvo de elito
- - Pollando engaĝiĝis al orientaj aferoj: militoj kontraŭ Moskvio, Turkio kaj Tataroj
- - kreskis respekto al la lando kiu ligis Orienton kaj Okcidenton
- - nobelaro iĝis "politika nacio"
Bibliografio
- Teksto de la Unio
- G. Błaszczyk, Litwa na przełomie średniowiecza i nowożytności, (Litovio lime de mezepoko kaj moderneco), Poznań 2002
- E. Dubas-Urwanowicz, Stosunek Korony do unii z Litwą w latach 1562-1574 (Rilatoj de Krono al la unio kun Litovio en la jaroj 1562-1574), „Studia Podlaskie”, vol. 5, jarlibro 1995
- Oskar Halecki Dzieje unii jagiellońskiej (Historio de Jagelona Unio), vol. 2, Kraków 1920
- Oskar Halecki Przyłączenie Podlasia, Wołynia i Kijowszczyzny do Korony (Aligo de Podlaĥio, Volinio kaj Kievio al Krono), Kraków 1915
- A. Witusik (redaktoro), Unia Lubelska 1569 roku w dziejach Polski i Europy (Lublina Unio 1569 en historio de Pollando kaj Eŭropo), Lublin 2004.
Memorigo
- En 2015 Sejmo de la 7-a kadenco voĉdonis pri elekto de la 1-a de julio Tago de la Pola Sejmo
- Same per voĉdono de la Sejmo de Pola Respubliko el la 20-a de julio 2018, kiel ankaŭ voĉdono de Senato el la 20-a de decembro 2018, la jaro 2019 esis starigita Jaro de Lublina Unio.