Ludoviko de Francio (1661-1711), alinomita la Granda Dauphin (franclingveLouis de France / Grand Dauphin) estis la plej maljuna filo de la franca reĝoLudoviko la 14-a kaj de Maria Teresa de Hispanio. Li estis do rigardata kiel la oficiala heredanto de la trono, sed mortis antaŭ la fino de la longedaŭra reĝado de sia patro.
Li naskiĝis en Fontainebleau je la 1-a de novembro1661, kaj lia edukado, organizita de Bossuet, estis tre delikata. Ludoviko estis bona lernanto, sed oni precipe lernigis al li obei al lia patro, kaj ne zorgi pri la ŝtataj aferoj.
Ludoviko de Francio edziĝis kun Maria Anno de Bavario la 7-an de marto1680 kaj amis ŝin tenere, kvankam ŝi havis iom disputeman personecon. La geedzoj havis tri filojn :