Ludwigshöhe estas monto en la ValezajAlpoj en la Monte-Rosa-Masivo sur la landlimo inter Svislando kaj Italio. Kun alteco de 4 341 metroj ĝi estas la plej sude situanta pli ol 4000-metra monto en Svislando. De Ludwigshöhe flanka kresto kondukas tra Schwarzhorn al Vincent-Piramido kaj disigas kun ĝia daŭrigo la Gressoney-Valon de Valsesia.
Unua grimpo
La unua grimpo sukcesis la 25-an de aŭgusto 1822 fare de la aŭstra armefotografo Ludwig von Welden kun ŝnurkamaradoj. Li algrimpis la pinton nur por mezurado de la Alpoj. Kvankam tiu-ĉi grimpado unue estis apenaŭ atendita, poste la pinto ricevis lian nomon.