Luigi Schiaparelli

Luigi Schiaparelli
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1871 (1871-08-02)
en Cerrione
Morto 26-an de januaro 1934 (1934-01-26) (62-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj italagermana
Ŝtataneco Reĝlando Italio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo historiisto
paleografo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Luigi Schiaparelli [luIĝi skiapaREli] estis itala historiisto kaj fakulo pri paleografio. Li naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1871 en Cerrione kaj mortis la 26-an de januaro 1934 (62-jaraĝa) en Florenco.

Post trejnado en paleografio kaj meza latina ĉe Ludwig Traube en la Munkena universitato, li laboris por la historiisto kaj arkivisto Paul Fridolin Kehr en kolektado de la arkivmaterialo por la projekto Italia Pontificia kiel parto de la papa dokumentlaboro en la universitato de Göttingen, ampleksa dokumentado de papaj leteroj, dokumentoj kaj aliaj kontaktoj ĝis jaro 1198, en servo de la Vatikano. En 1902 li iĝis esplora asistanto ĉe la Istituto Storico Italiano per il Medioevo, kaj ekde 1903, kiel la posteulo de Cesare Paoli li instruis paleografion kaj diplomatikon ĉe la Regio Istituto di studi superiori di Firenze, la hodiaŭa universitato de Florenco.

En 1907 li estis elektita korespondanta membro de la Scienca Akademio Göttingen. Ekde 1920 li estis korespondanta membro de la Nacia Akademio de Linkoj, la Accademia dei Lincei, kaj en 1928 li iĝis ordinara membro, socio nazionale.