Luno (geometrio)
En geometrio, luno estas ĉiu el du similaj figuroj priskribitaj sube.
Ebena geometrio
En ebena geometrio, luno estas konkava areo barita per du arkoj de egalaj aŭ neegalaj radiusoj. La respektiva konveksa formo estas lenso.
Formale, luno estas la komplemento (matematiko) de unu disko kun la alia (se ili intersekciĝas sed neniu estas subaro de la alia).
Ebenaj lunoj de diversaj interrilatoj de lokoj kaj radiusoj de cirkloj, arkoj de kiuj limigas la lunojn. La lunoj estas grizaj, la cirkloj estas nigraj. |
Sfera geometrio
Vidu en dulatero#Sur sfero.
Vidu ankaŭ
- Sfera geometrio
- Teoremo de Gaŭso-Bonnet
- Cirkla segmento povas esti konsiderata kiel degenera luno ĉe kiu unu el la limigantaj cirkloj degeneriĝas en rekton.
- Kvadraturo de la luno
Eksteraj ligiloj
- Eric W. Weisstein, Ebena luno en MathWorld.
- Eric W. Weisstein, Sfera luno en MathWorld.
- La 5 kvadratigeblaj lunoj[rompita ligilo] en MathPages