Lutoasa
Lutoasa [lutŭasa] (hungare: Csomortán ĉomorta:n) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Târgu Secuiesc. Administre ĝi apartenas al Lemnia.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 677 loĝantojn (hungaroj), en 1992 512 (99% hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1506. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
- Mapo de distrikto Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine