La domaron fondis episkopo el OlomoucBruno el Schauenburg kaj unuafoje ĝi estas menciata en la jaro 1267. En la jaro 1288 la feŭdo el Místek estis donita en feŭdon al dinastio de Stangidoj, fine de la 14-a jarcento ĝi poste falis al familio de Kravařidoj. En la jaroj 1402–1581 Místek apartenis en senjorujon Frýdek-Místek, kiu apartenis al teŝina princo kaj ekde la jaro 1573 al Jiří z Lohova. Sed la olomouca episkopo Stanislav Pavlovský fine akiris la mistekan feŭdon reen, do ĝis la jaro 1850 regiono de Místek kreis konsiston de hukvalda senjorujo.
En la jaro 1850 Místek fariĝis centro de la samnomata juĝeja distrikto. La 1-an de januaro 1943 Místek kuniĝis kun Frýdek kaj pluaj municipoj en urbon Frýdek-Místek. La placo fariĝis urba memorinda zono, eĉ kiam ties ĉirkaŭaĵo estis grave rompita pro novepoka loĝdomara konstruado.