Mór Lőwy
Mór Lőwy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1833 en Vieno |
Morto | 15-an de oktobro 1907 (74-jaraĝa) en Parizo |
Mortokialo | Korhalto |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Francio |
Familio | |
Edz(in)o | Mathilde Loewy (en) |
Okupo | |
Okupo | astronomo astrofizikisto |
Mór LŐWY [lOvi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőwy Mór estis hungardevena-franca astronomo, matematikisto, fotisto, membro de la Akademio de Sciencoj de Francio (1873). Lia nomvarianto estis Maurice Loewy.
Mór Lőwy [1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1833 en Hungara reĝlando en Bazin (nuntempa Pezinok en Slovakio), li mortis la 15-an de oktobro 1907 en Parizo.
Biografio
Mór Lőwy devenis el juda familio. Li studis en Vieno, poste li okupiĝis pri kometoj en la observatorio de Vieno. En 1860 li translokiĝis al Parizo, post 4 jaroj li eklaboris en la Observatorio de Parizo. En 1878 li iĝis vicobservatoriestro, en 1896 observatoriestro. Li ricevis francan ŝtatanecon en 1896. Li kreis diversajn teleskopojn. Li faris 6000 fotojn pri la Luno, poste mapon laŭ tio. Li ricevis la Honoran legion kaj oran medalon.
Elektitaj kontribuoj
- Atlas lunaire de l’Observatoire de Paris (1894–1909)
Memorigiloj
- kratero en Luno (vidu la foton!)
- 253 Mathilde
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2013-07-29 per la retarkivo Wayback Machine