Mörschwil

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mörschwil (stacidomo).
Mörschwil
Blazono de Mörschwil
Blazono de Mörschwil
Blazono de Mörschwil
Stacidomo de Mörschwil
Stacidomo de Mörschwil
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Rorschach Sankt-Galo
Koordinatoj  47° 28′ 0″ N 9° 25′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.41667 °O / 47.46667; 9.41667 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 9° 25′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.41667 °O / 47.46667; 9.41667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3396
Areo 9,83 km²
Alteco 550 m super marnivelo
Poŝtkodo 9402
Komunumkodo 3214
Mapo de Mörschwil
Mapo de Mörschwil
Mapo de Mörschwil
vdr

Pri la komunumo

Mörschwil estas komunumo en la elektodistrikto Rorschach, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3396 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio

Mörschwil estas antaŭkomunumo de Sankt-Galo, kiu situas rekte oriente de la kantona ĉef-urbo. En nordo Mörschwil estas limigita de la riveretoj Steinach en sudo kaj Goldach en nordo. Krom Sankt-Galo la najbaraj komunumoj estas Berg SG, Steinach, Tübach, Goldach, Untereggen kaj Wittenbach SG.

Trafiko

Mörschwil situas ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sankt-Galo al Rorschach. Mörschwil ankaŭ havas aliron al la svisa aŭtovojo A1. Per la buslinio 11 Mörschwil estas bone konektita al la loka busreto de la urbo Sankt-Galo.

Historio

La unua skriaba mencio de Mörschwil datiĝas el la jaro 811 kiel Maurini vilare el dokumento, kies originalo troviĝas hodiaŭ en la arkivejo de la Monaĥejo Sankt-Galo. Dum mezepoko Mörschwil estis parto de la ŝtato de la Princabatejo Sankt-Galo. Per la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Mörschwil fariĝis parto de la tiama Kantono Säntis kaj ek de 1803 ĝi apartenas al la Kantono Sankt-Galo, kiu estis fondita sub la konstitucio de la Mediacia Akto de Napoleono.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj