Măgura Ilvei [məgura ilvej] (hungare Magura) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Bistrița. En 1910 ĝi havis 1 420 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 2 405. Ĝia unua mencio skriba estas el 1808. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Beszterce-Naszód vármegye). Administre apartenas al ĝi Arșița.