La Z 22500, plej ofte nomitaj MI 2N, estas motortrajnoj kun du etaĝoj veturantaj ekskluzive sur linio E de RER. Veturiloj disponas pri po tri larĝaj pordoj ambaŭflanke por rapidigi interŝanĝojn en stacioj. Kun vagonaroj MI 2N Altéo de RATP, la Z 22500 estas MI 2N (t.e. materialo de interkonekto kun du etaĝoj), komune ellaboritaj de RATP kaj SNCF por priservi respektive liniojn A kaj E de RER. Malgraŭ simila ekstera aspekto, materialoj de ambaŭ transportistoj malsamas per siaj interna aranĝo, motoro kaj iuj teĥnikaj trajtoj.