Małgorzata Komarnicka
Małgorzata Komarnicka | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto • pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Małgorzata Komarnicka estas ĵurnalistino, tradukistino kaj instruistino de la lingvo Esperanto. Ŝi studis interlingvistikon kaj filozofion kaj estas membro de la Scienca Societo pri Organizado kaj Direktorado en Varsovio, estraranino de AIS, San Marino. Ŝi estas la aŭtorino de multaj artikoloj en Esperantaj revuoj ("Juna Amiko", “Kresko” kaj "Pola Esperantisto") kaj iniciatinto de multaj kulturaj eventoj, sed antaŭ ĉio de la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj kaj Internacia Simpozio en Vroclavo[1].
Eŭropa Centro de Interkultura Edukado
Małgorzata Komarnicka estas direktoro de la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado[1].
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- (pl, iomete en eo) Oficiala retejo de la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado[rompita ligilo] (pole : Europejskie centrum edukacji międzykulturowej).
- (eo) Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj Arkivigite je 2021-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 (eo) Małgorzata Komarnicka, en : Interkultura kaj interregiona rendevuo per unu komuna lingvo, Esperanto Arkivigite je 2019-01-27 per la retarkivo Wayback Machine, p. 2, (pdf).