Madrigalejo
Madrigalejo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Regiono | ![]() | ||
Provinco | ![]() | ||
Komarko | Tierra de Trujillo | ||
Poŝtkodo | 10110 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Sergio Rey Galán | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 708 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 8′ N, 5° 38′ U (mapo)39.1369301-5.6265772Koordinatoj: 39° 8′ N, 5° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 294 m [+] | ||
Areo | 101 km² (10 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Madrigalejo estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 1 708 loĝantoj sur areo de 101 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas madrigaleños.
Situo
Madrigalejo estas situa en la centrorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 294 m; je 97 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 101 km².
Historio
Estis en la areo setlejoj de antaŭromia epoko, de romia epoko kaj restaĵoj de una fortikaĵo de araba epoko. Sed la plej grava historia evento estas ke en tiu vilaĝo mortis la reĝo Fernando la Katolika. En moderna epoko, post la desamortización de Mendizábal,[?] la loĝantoj de la municipo rekuperis la posedaĵon de siaj teroj, ĝis tiam posedaĵoj de la Monaĥejo de Guadalupe.
Ekonomio
Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.
Vidindaĵoj
Fernando la Katolika mortis en la nomata Domo de Santa María deklarita Monumento de Interés Cultural.
Krome estas la preĝejo de Sankta Johano Baptisto (16a jarcento), kun bela sonorilturo kaj retablo de stilo plateresko kun pentraĵoj de la stilo baroko, kaj la ermitejo de la Virgen de las Angustias, simpla sed zorgita baroka konstruaĵo de la 18-a jarcento. En la vilaĝo estas palacdomoj de fino de la 19a jarcento kaj komencoj de la 20-a jarcento.
En la ĉirkaŭaĵo estas belaj naturaj lokoj ĉe la rivero Ruecas kaj la akvorezervujo de Sierra Brava.