Magda Olthy
Magda Olthy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de junio 1912 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de februaro 1983 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 602-(NVcsont)-548 U |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1931) |
Familio | |
Edz(in)o | György Pálos |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Magda OLTHY [olti], hungare Olthy Magda estis hungara aktoro, reĝisoro kaj altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis György Pálos.
Magda Olthy naskiĝis la 28-an de junio 1912 en Budapeŝto - mortis la 22-an de februaro 1983 en Budapeŝto.
Biografio
Magda Olthy komencis sian aktoran karieron en 1931 en Budapeŝto. En 1933 ŝi aliĝis al Nacia Teatro (Budapeŝto), kie ŝi restis ĝis 1968, poste ŝi emeritiĝis. Inter 1948-1962 ŝi instruis en la aktora ĉeflernejo kaj kelkfoje ŝi reĝisoradis. Ŝi longe loĝis en Nagykovácsi. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1955, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
- 7 kinejaj filmoj inter 1935-1967, ekzemple A nagymama (La avino), 1936
- diversaj teatraĵoj, ekzemple (William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Hermina; Lev Tolstoj: Anna Karenina - princino Tverskaja; George Bernard Shaw: Candida - titolrolo; Gergely Csiky: A nagymama - Piroska; Ede Szigligeti: Liliomfi - Mariska