Majo de 2021
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en majo 2021:
La sendependistoj de la SNP kaj la verduloj venkis la skotajn parlamentajn balotojn kaj postulis la organizadon de nova referendumo pri la sendependeco de Skotlando.
Atenco kontraŭ porknabina lernejo en Kabulo kaŭzis 68 mortintojn.
Nova konflikta periodo okazas inter israelanoj kaj palestinanoj: minimume 192 homoj mortis el kiuj 58 infanoj en Palestino, dum en Israelo okazis dek mortoj, el kiuj du infanoj.
En la 65-a Eŭrovido-Kantokonkurso venkis itala muzikgrupo Måneskin.
Diplomatia konflikto okazas inter Belorusio kaj Eŭropa Unio post kapero de eŭropa aviadilo fare de Belorusio por aresti la belorusan ekziliĝintan opozician ĵurnaliston Raman Prataseviĉ.
Germanio agnoskis genocidon kontraŭ la Hereroj kaj la Namoj inter 1904 kaj 1908 en la Germana Sudokcidenta Afriko (nuntempa Namibio).
|