Malá Úpa
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo. Pri rivero temas artikolo Malá Úpa (rivero).
Malá Úpa (germane Kleinaupa) estas montara ĉelima municipo en orienta Gigantmontaro en Ĉeĥio, en Regiono Hradec Králové, en distrikto Trutnov. La tuta teritorio de la municipo troviĝas en Nacia parko Gigantmontaro. La plej alta punkto estas Sněžka 1603 m. Tra la municipo kondukas ŝoseo II/252 al ĉi tiea limpasejo kun Pollando en Pomezní Boudy. Vivas ĉi tie 157 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pec pod Sněžkou, Horní Maršov, Karpacz kaj Kowary.
Historio
La unuaj arbaristoj venis ĝis Malá Úpa eĉ kun la familioj en la jaro 1566. Malá Úpa estis enskribita en la katastron en la jaro 1748.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 101 |
---|
1880 | 1 093 |
---|
1890 | 1 153 |
---|
1900 | 1 126 |
---|
1910 | 1 106 |
---|
1921 | 1 001 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 971 |
---|
1950 | 614 |
---|
1961 | 137 |
---|
1970 | 137 |
---|
1980 | 113 |
---|
1991 | 78 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 137 |
---|
2014 | 134 |
---|
2016 | 144 |
---|
2017 | 132 |
---|
2018 | 135 |
---|
2019 | 139 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 142 |
---|
2021 | 157 |
---|
2022 | 144 |
---|
2023 | 156 |
---|
2024 | 157 |
---|
Partoj de municipo
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo, 975 m super maro (la 5-a plej alte situanta preĝejo en Ĉeĥio)
- Kamparana memorinda zono Šímovy chalupy
Pluaj fotoj