Malgranda herpesto
Malgranda herpesto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Malgranda herpesto (Herpestes javanicus) estas specio de herpesto troviĝanta en naturo en Suda kaj Sudorienta Azio. Ĝi estis enmetita ankaŭ en diversaj partoj de la mondo. La okcidenta grupo de subspecioj estas foje traktata kiel aparta specio, nome Hindia herpesto aŭ Malgranda hindia herpesto (Herpestes palustris).
Priskribo
Ĉi tiu specio de herpesto estas simila al Herpestes edwardsii sed distingeblas pro tio ke ĝi estas multe pli malgranda. La korpo estas maldika kaj la kapo finiĝas per akra nazo. La longeco de la kapo kaj korpo estas 509-671mm. La oreloj estas mallongaj. La piedoj havas kvin fingrojn kun longaj ungoj. La genroj malsamas kun viroj pli larĝaj kaj pezaj.[1]
Ili havas pli-malpli 12 blekojn.[2]