Malikŝah la 1-a
Malikŝah la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
ملكشاه | |||||
Naskiĝo | 1055 en Esfahano | ||||
Morto | 19-an de novembro 1092 en Bagdado | ||||
Mortis pro | Hommortigo ![]() | ||||
Mortis per | Veneno ![]() | ||||
Tombo | Tomb of Nizam al-Mulk (en) ![]() ![]() | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Ŝtataneco | Selĝuka Imperio ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Turko-Selĝukoj vd | ||||
Patro | Alp Arslan ![]() | ||||
Gefratoj | Sifri Khatun (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Terken Khatun (en) ![]() Zübeyde Hatun (en) ![]() Taj Safariyya Khatun (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Ahmad Sanĝar ( ![]() ![]() Muhammad la 1-a ( ![]() ![]() Isma Khatun (en) ![]() ( ![]() Barkiyaruq (en) ![]() ( ![]() ![]() Mahmud I of Great Seljuk (en) ![]() ( ![]() ![]() Gawhar Khatun (en) ![]() ( ![]() ![]() Mah-i Mulk Khatun (en) ![]() ( ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/90/Sultan_Muhammad_ibn_Malik-Shah.jpg/450px-Sultan_Muhammad_ibn_Malik-Shah.jpg)
Ĝalāl ad-Daŭla Mu'izz al-Dunjā ŭa-d-Dīn Abū l-Fatḥ ibn Alp Arslān (8-a de aŭgusto 1055 – 19-a de novembro 1092, kompleta nomo: perse معزالدنیا و الدین ملکشاه بن محمد الب ارسلان قسیم امیرالمومنین[1]), pli bone konata laŭ sia regna nomo de Malik-Ŝaho la 1-a aŭ Malikŝah (perse ملکشاه), estis sultano de la Selĝuka Imperio de 1072 ĝis 1092.
Dum sia juneco, li partoprenis en kampanjoj de sia patro Alp Arslan, kun ties veziro Nizam al-Mulk. Dum unu de tiaj kampanjoj en 1072, Alp Arslan estis mortige vundita kaj mortiĝis nur kelkajn tagojn poste. Post tio, Malik-Ŝah estis kronita kiel la nova sultano de la imperio, tamen, Malik-Ŝah ne aliris al la trono pace, kaj devis lukti kontraŭ sia onklo Kavurt, kiu same postulis la tronon. Kvankam Malik-Ŝah estis la oficiala estro de la Selĝuka ŝtato, la veziro Nizam al-Mulk tenis preskaŭ absolutan povon dum lia regado.[2] Malik-Ŝah dume militis kontraŭ la Karaĥanidoj oriente kaj metis ordon en Kaŭkazo.
La morto de Malik-Ŝah ĝis nun restas studota; laŭ kelkaj fakuloj, li estis venenita de la kalifo, dum aliaj diras ke li estis venenita de la subtenantoj de Nizam al-Mulk.
Kvankam li estis konata laŭ kelkaj nomoj, li estis ĉefe konata kiel "Malik-Ŝah", kombino de la araba vorto malik (reĝo) kaj de la persa vorto ŝah (kiu same signifas reĝon).
Ankaŭ lia filo Muhammad la 1-a estis sultano.
Referencoj
- ↑ Rāvandī, Muḥammad. Rāḥat al-ṣudūr va āyat al-surūr dar tārīkh-i āl-i saljūq. Tehran: Intishārāt-i Asāṭīr, p. 85. ISBN 9643313662.
- ↑ Gibb, H. A. R.. (1960–1985) The Encyclopedia of Islam, vol. 8. Leiden: Brill, p. 70.