Malsupra Uelo
Provinco Malsupra Uelo | |||
---|---|---|---|
provinco de Demokratia Respubliko Kongo [+] | |||
Lando | Demokratia Respubliko Kongo | ||
Ĉefurbo | Buta | ||
- koordinatoj | 3° N, 25° O (mapo)2.805555555555624.740555555556Koordinatoj: 3° N, 25° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 148 331 km² (14 833 100 ha) [+] | ||
Areo | 148 331 km² (14 833 100 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 369 600 (stato: takso de 2020) | ||
Denseco | 9,23 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | CD-BU | ||
Provinco Malsupra Uelo | |||
Provinco Malsupra Uelo estas unu el la novaj dudek ses provincoj de Demokratia Respubliko Kongo kreitaj en 2015, en la norda parto de la lando. Laŭ oficiala takso el la jaro 2020 ĝi havis 1 369 600 loĝantojn.[1] Konsiderante ke la provinca areo estas 148 331 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 9,23 homoj por kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Buta.
La provincoj Ituro, Supra Uelo, Ĉopo kaj Malsupra Uelo estis rezulto de la disigo de la iama Provinco Orientale.[2]
La provinco ekhavas sian nomon laŭ la rivero Uele. Majoritato estas de popolo Azandé, sed estas ankaŭ Boa, Bakere, Balele, Bakango, Babenza ktp. Ili vivtenas sin ĉefe el farmado kaj ĉasado, krom ioma riverkomerco.[3]
Notoj
- ↑ loĝantaro laŭ la retejo citypopulation.de (germane kaj angle)
- ↑ "Découpage territorial : procédures d'installation de nouvelles provinces". Radio Okapi. 13-a de julio 2015. Arkivita el la originalo la 19-an de julio 2015. Alirita la 21-an de januaro 2021.
- ↑ Emizet F. Kisangani, F. Scott Bobb (2010). Historical Dictionary of the Democratic Republic of the Congo. Scarecrow Press. p. 45. ISBN 978-0-8108-5761-2.
Ĉopo • Ĉuapo • Ekvatoro • Ituro • Kasajo • Kasajo Centra • Kasajo Orienta • Kinŝaso • Kongo Centra • Kvango • Kvilo • Lomamo • Lualabo • Mai-Ndombo • Malsupra Uelo • Maniemo • Mongalo • Norda Kivuo • Norda Ubango • Sankuro • Suda Kivuo • Suda Ubango • Supra Katango • Supra Lomamo • Supra Uelo • Tanganjiko