Mar de Cristal (esperante Maro de Kristalo) estas stacio sur linioj 4 kaj 8 de la Metroo de Madrido situanta sub la Rondaĵo Mar de Cristal, inter la kvartaloj Pinar del Rey kaj Canillas, ambaŭ en la distrikto Hortaleza.
La stacio estis malfermita la 27-an de aprilo 1998 sur linio 4 kaj la 24-an de junio 1998 sur linio 8.