Marcel Schmelzer
Marcel Schmelzer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1988 (37-jaraĝa) en Magdeburgo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio Germana Demokratia Respubliko ![]() |
Okupo | |
Okupo | futbalisto ![]() |
Marcel Schmelzer estas germana futbalisto en la pozicio de defendisto. Li naskiĝis la 22-an de januaro 1988 en Magdeburg, do nun estas 37-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Borussia Dortmund - antaŭe li en 2005–2007 jam estis membro de ties junulaj teamoj, post kiam li ludis futbalon en junulaj teamoj de sia hejmurbo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/50/Marcel_Schmelzer%2C_Germany_national_football_team_%2804%29.jpg/220px-Marcel_Schmelzer%2C_Germany_national_football_team_%2804%29.jpg)
Krome Marcel Schmelzer ekde la jaro 2010 estas membro de la germana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la nacia teamo de sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Marcel Schmelzer – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|