Maria Matios
Maria Matios | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Марія Василівна Матіос | |||||
Naskiĝo | 19-an de decembro 1959 (65-jaraĝa) en Putyla Raion | ||||
Lingvoj | ukraina • pola vd | ||||
Ŝtataneco | Soveta Unio Ukrainio ![]() | ||||
Alma mater | Ĉernivca Universitato ![]() | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio Eŭropa Solidareco ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto verkisto poeto deputito ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q9353313 vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Matios Maria ukraine Марія Матіос - populara ukraina verkistino. Naskiĝis en Ĉernivca provinco, diplomiĝis en Ĉernivca Universitato. Loĝas en Kievo.
Aŭtoris pli ol 10 librojn de poemkolektoj kaj prozo. Romano "La dolĉa Darunjo" (ukraine: Солодка Даруся) - estis nomumita en Ukrainio kiel "La libro de la jaro 2004". Pro ĝi Maria Matios fariĝis laŭreato de Ŝevĉenka ŝtata premio (2005). Ŝia alia libro "Moskvanino; Panjo Maricja - la edzino de Kristoforo Kolumbo" (ukraine: Москалиця; Мама Мариця — дружина Христофора Колумба) fariĝis "La libro de la jaro 2008".
Verkaro
- "Nacio" («Нація», 2001)
- "La vivo kurtas" («Життя коротке», 2001)
- "La dolĉa Darunjo" («Солодка Даруся», 2004)
- "La taglibro de la ekzekutitino" («Щоденник страченої», 2005)
- "Moskvanino; Panjo Maricja - la edzino de Kristoforo Kolumbo" («Москалиця; Мама Мариця — дружина Христофора Колумба», 2008)
- "Forŝiritaj paĝoj de membiografio" («Вирвані сторінки з автобіографії», 2010)
- "Armagedono jam okazis" («Армагедон уже відбувся», 18.05-17.07.2011)
Aŭtoris la unuan kulinarian libron en la nuntempa ukraina literaturo "Bankedo ĉe Maria Matios" ««Фуршет» від Марії Матіос» (2003).