Martiherrero
Martiherrero | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05140 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 361 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 40′ N, 4° 47′ U (mapo)40.674058263419-4.7811380278369Koordinatoj: 40° 40′ N, 4° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 230 m [+] | ||
Areo | 22,79 km² (2 279 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Martiherrero [+] | |||
Martiherrero [martieREro] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. Martiherrero estas komprenebla kiel Marteno la Forĝisto; en la blazono estas simboloj de forĝisto.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 22,79 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 336 loĝantojn. Ĝi perdis 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 10 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Marlín, Bularros, Ávila, Sanchorreja, Casasola kaj La Colilla.
Historio
Estas tomboj kaj kelkaj "verraco" [beRAko] de epoko de Vetonoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).