Martyna Wojciechowska
Martyna Wojciechowska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de septembro 1974 (50-jaraĝa) en Varsovio |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | XXII Liceum Ogólnokształcące im. Jose Marti w Warszawie (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Przemysław Kossakowski (en) |
Infano | Kabula Nkalango Masanja, adoptita infano |
Okupo | |
Okupo | sportisto verkisto prezentisto ĵurnalisto televida prezentisto filmreĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://www.martynawojciechowska.pl/ |
Martyna Wojciechowska, propre Marta Eliza Wojciechowska (naskiĝis la 28-an de septembro 1974 en Varsovio) – pola televida prezentistino, ĵurnalistino, vojaĝistino kaj verkistino.
Edukiteco
En la aĝo de 7 jaroj trejnis ritman gimnastikon. Abiturientino de la 22-a liceo je la nomo al Jose Marti en Varsovio. Laŭ edukiteco ekonomikisto – studis administradosciencon kaj merkatikon. Specialiĝis pri kunlaborigo de homoj. En 2005 defendis kun distingo finan laboraĵon ĉe postdiplomaj studoj MBA (komerca administrado) en Malferma Universitato de Pollando.
Profesia laboro
Ŝi debutis televide en la aĝo de 19 jaroj kiel modelino, laboras en televido TVN, kie gvidis diversajn programoj - de septembro 2009 Virino fine de la mondo.
Kunlaboris kun pluraj revuoj kiel, „Playboy” aŭ „Voyage”. De februaro 2007 ĉefredaktorino de „National Geographic” kaj „National Geographic Traveler”. Ankaŭ ŝi estas ĉefredaktorino de dulingva (pola-angla) revuo por vojaĝantoj „Kaleidoscope”.
Ŝi partoprenis kelke da reklam-kampanjoj.
Sportaj atingoj
Ŝi estas konkursa ŝoforo (de la 17-a vivjaro posedas Internacian Sportan Konkursan Licencon por du- kaj kvarradaj veturiloj. Kunlaboris kun la Teamo EFL Corsa Rally. Hobion al motorizo ligas kun emo al subakvado (licencita teknika subakvisto de Normoxic Trimix Diver IANDT kaj Divemaster PADI) kaj de ĉiuj ekstremaj sportoj (interalie altmonta grimpado) kaj kun vojaĝado. En 2002 partoprenis ralion Sahara-Dakar – kaj ŝi finis ĝin kiel la unua polino kaj virino el Mez-Orienta Eŭropo. Ŝi akiris la duan lokon en ĝenerala klasifiko de la Ralio Transsiberio 2003.
La 22-an de januaro 2010 finis konkeron de Krono de la Tero. Ŝi estas la tria polino, kiu grimpis al ĉiuj la plej altaj montoj de la sep kontinentoj. Kiel la dua polino faris tion en pli malfacila versio de Reinhold Messner.
Libroj
- Przesunąć horyzont (Traŝovi la horizonton), ISBN 83-7515-010-X
- Misja Everest (Misio Everesto), ISBN 83-7515-009-6
- Etiopia. Ale czat! (Etiopujo. Kia babilejo!), ISBN 978-83-7596-064-8
- Kobieta na krańcu świata (Virino fine de la mondo), ISBN 978-83-7596-079-2
- Kobieta na krańcu świata 2 (Virino fine de la mondo 2), ISBN 978-83-7596-110-2
- Kobieta na krańcu świata 3 (Virino fine de la mondo 3), Eldonejo G+J RBA, Warszawa 2012, ISBN 978-83-7596-209-3
- Zapiski (pod)różne (Notoj diversvojaĝaj), ISBN 978-83-7596-182-9
- Automaniaczka. Od rometa do Rajdu Dakar (Aŭtomobilmaniulo. De la bicikla fabriko ĝis Ralio Dakar), ISBN 978-83-7778-101-2
- Dzieciaki Świata (Infanoj de la mondo), Wydawnictwo G+J RBA Sp. z o.o. & Co. Spółka Komandytowa, Warszawa 2013, ISBN 978-83-7596-507-0
- Zwierzaki Świata (Bestoj de la mondo), Wydawnictwo G+J RBA Sp. z o.o. & Co. Spółka Komandytowa, Warszawa 2013, ISBN 978-83-7596508-7
Adoptita filino
Kabula Nkalango Masanja (naskiĝis la 4-an de junio 1998 en Tanzanio) - aktivulino favore al malsanuloj je albinismo, adoptita filino.
Eksteraj ligiloj
- Oficjalna strona internetowa Martyny Wojciechowskiej Arkivigite je 2016-10-01 per la retarkivo Wayback Machine Oficiala retpaĝo