La masrlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la masra lingvo, egipta dialekto de la araba lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon ويكيبيديا مصرى [wikiˈbedjæ ˈmɑsˤɾi]. La projekto fondiĝis en novembro 2008. La 31-an de januaro 2024 ĝi enhavas 1 621 723 artikolojn.
Ĉi tiu Vikipedio ĉefe funkcias kiel alternativo al la araba Vikipedio favore al parolantoj de la egipta dialekto. Ĝis 2020, ĝi estis la sola Vikipedio verkita en loka dialekto de la araba. La dua estas maroka Vikipedio, kiu estis aprobita kaj kreita en julio 2020.