Matrica multipliko
Ĉi tiu artikolo donas priskribojn de la diversaj vojoj por multipliki matricojn.
Ordinara matrica produto
Ordinara matrica produto estas difinita inter du matricoj nur se la nombro de kolumnoj de la unua matrico estas la sama kiel la nombro de linioj de la dua matrico. Se A estas m-per-n matrico kaj B estas n-per-p matrico, tiam ilia produto estas m-per-p matrico skribata kiel AB (aŭ iam A · B). La produto estas donita per
por ĉiu paro i kaj j kun 1 ≤ i ≤ m kaj 1 ≤ j ≤ p.
Jena bildo montras kiel kalkuli la eron (1,2) de AB se A estas 2×4 matrico, kaj B estas 4×3 matrico. Eroj de ĉiu matrico estas paritaj laŭ direktoj de la montriloj; ĉiu paro estas multiplikita en si kaj la produtoj estas adiciitaj. La loko de la rezultanta nombro en AB korespondas al la linio kaj kolumno kiuj estis konsideritaj.
Propraĵoj
Matrica multipliko estas ne komuta (do ĝenerale, AB ≠ BA), escepte specialajn okazojn.
Ĉi tiu nocio de multipliko estas grava ĉar se A kaj B estas interpretataj kiel linearaj transformoj, tiam la matrica produto AB korespondas al la komponaĵo de la du linearaj transformoj, kun B estanta aplikita la unuan.
Skalara multipliko
La skalara multipliko de matrico A = (aij) kaj skalaro r donas produton rA de la sama amplekso kiel A. La elementoj de rA estas donitaj per
Laŭelementa produto
Por du matricoj de la samaj dimensioj ekzistas la laŭelementa produto. Laŭelementa produto de du m-per-n matricoj A kaj B, skribata kiel A • B, estas m-per-n matrico (A•B)_ij_ = a_ij_b_ij_. Ekzemple
Notu ke la laŭelementa produto estas submatrico de la Kronecker-a produto (vidu pli sube). Ĉi tiu multipliko estas komuta.
Kronecker-a produto
Ĉefa artikolo: kronecker-a produto.
Por ĉiuj du matricoj A kaj B, ekzistas la direkta produto aŭ kronecker-a produto A B difinita kiel
Notu ke se A estas m-per-n kaj B estas p-per-r tiam A B estas mp-per-nr matrico. Ĉi tiu multipliko estas ne komuta.
Ekzemple
- .
Komunaj propraĵoj de la produtoj
Ĉiuj variantoj de matrica multipliko estas asociecaj:
- A(BC) = (_AB_)C
kaj distribuecaj:
- A(B + C) = AB + AC
kaj
- (A + B)C = AC + BC
kaj kongrua kun la skalara multipliko:
- c(AB) = (cA)B = A(cB)
Vidu ankaŭ
- Matrica inversigo
- Algoritmo de Kupristo-Winograd
- Algoritmo de Strassen
- Matrica ĉena multipliko