ministro pri defendo de Finnlando • Ĉefministro de Finnlando • Leader of the Centre Party • magistratano en Finnlando • magistratano en Finnlando • membro de la finnlanda parlamento • porparolisto de la finnlanda parlamento • Minister of Finance • membro de la finnlanda parlamento • Vicĉefministro de Finnlando • porparolisto de la finnlanda parlamento vd
Honorigoj
Honorigoj
Grand Cross of the Order of the White Rose of Finland • Unuaklasa Kavaliro de la Ordeno de la Finna Leono • Knight Grand Cross of the Order of Merit of the Italian Republic • Grand Cross of the Order of the Phoenix • Order of the Cross of Terra Mariana, 1st Class • Order of the Polar Star - Commander's Grand Cross • Medal for Military Merits vd
Matti Taneli VANHANEN (n. 4-an de novembro1955 en Jyväskylä) estas finna politikisto el la Centra partio kaj ties prezidanto 2003–2010. Li estis ĉefministro ekde la 24-a de junio 2003 ĝis la 22-a de junio 2010. Mandaton de parlamentano li havis de 1991 ĝis 2010, kiam li retiris sin el la politika vivo kaj eklaboris kiel direktoro en Asocio de Privataj Entreprenoj. En 2015 li ree kandidatis por la parlamento kaj estis elektita. Poste li funkciis ankaŭ kiel prezidanto de la parlamento kaj kiel ministro pri financoj.
Matti Vanhanen havas edukon de magistro de sociaj sciencoj. Antaŭ elektiĝo al la parlamento li laboris kiel ĵurnalisto en la loka gazeto Kehäsanomat en Vantaa (1985-1991). Antaŭ sia ĉefministriĝo li estis dum kelkaj monatoj ministro pri defendo. Dufoje (2006, 2018) li estis la kandidato de la Centra Partio por ŝtatprezidanta posteno.
Vanhanen havas du infanojn. Li loĝas en Nurmijärvi. Lia geedzeco finis en 2005.