Satelita bildo de Mauna Loa (sude) kaj Mauna Kea (norde)
Mauna Loa aŭ Maŭna Loa (havaje: longa monto) estas aktiva vulkano en la insulo Hawaii, ĉefa insulo de la havaja insularo.
Mapo de Mauna Loa kaj Mauna Kea
Ĝi atingas 4169 m kaj do estas iomete malpli alta ol la proksima vulkano Maŭna Kea (atinganta 4205 m); tamen, Maŭna Kea estas dormanta. Ambaŭ, pro sia alteco, ofte dum la vintro estas kovrataj de neĝo ĉirkaŭ la pinto, kvankam ili staras inter la tropikoj.
Verŝajne Maŭna Loa komencis erupcii antaŭ 700mil jaroj, kiel submara vulkano, kaj elmergiĝis antaŭ 400mil jaroj. La lasta erupcio okazis en 1984.