Medino de Marakeŝo
Medino de Marakeŝo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĝardenoj de Menaro | |||||||||||||||||||||
medinkvartalo, urba areo [+] | |||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 31° 38′ N, 7° 59′ U (mapo)31.63139-7.98667Koordinatoj: 31° 38′ N, 7° 59′ U (mapo) | ||||||||||||||||||||
Akvokolektejo | 11,07 km² (1 107 ha) [+] | ||||||||||||||||||||
Areo | 11,07 km² (1 107 ha) [+] | ||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Medina of Marrakech [+] | |||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||
La Medino de Marakeŝo fondita de la almoravidoj en 1070-72 konvertiĝis en la ĉefurbo kaj la ekonomia-politika kaj kultura centro de ĉi nomadoj. Dum la sekvaj du jarcentoj la urbo disvolviĝis ekde la origina almoravida konstruado. El la medino aŭ fortikigita urbo originala ankoraŭ konserviĝas la muregoj konstruitaj en la 12-a jarcento (1126-1127) kaj la palamaroj oriente de la urbo.
En 1147 la almohadaj berberoj konkeris la urbon detruante la plejparton de la konstruaĵoj kaj rekonstruis ĝin. l tiu epoko venas la moskeo de Kutubio el kiu elstaras ĝia minareto, la ampleksiĝo de la murego, la fortikigado de la kernoparto kun pordoj (Bab Agnaou kaj Bab Robb), la moskeo, la palaco El Badi, la bazaro, la malsanulejo, la armilplaco kaj la ĝardenoj de la Menaro.
Ekde 1269 la almohadoj ekperdis la potencon sur la urbo kaj ĝi malfortiĝis. Malgraŭ la dekadenco de la urbo, en tiu epoko estis konstruita la moskeo Ben Salih.
En 1510 la urbo rekuperis la gloron per la okupado de la saadioj kiuj konstruis moskeojn, madrazojn, palacetojn kaj domegojn.
Bildoj
-
Moskeo de Kutubio.
-
Madrazo Ben Jusef.
-
Palaco de la Golfeto.
-
Saadiaj tomboj.
-
Placo Jamaa el Fna.