Mesegar de Corneja
Mesegar de Corneja | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05514 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 76 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 30′ N, 5° 18′ U (mapo)40.502777777778-5.3016666666667Koordinatoj: 40° 30′ N, 5° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 018 m [+] | ||
Areo | 10 km² (1 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mesegar de Corneja [+] | |||
Mesegar de Corneja [meseGAR dekorNEĥa] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Mesegar de Corneja estas aludo al rivero Corneja [korNEĥa] (korniko) kiu nomigas la tiean valon.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 57 loĝantojn. Ĝi perdis 450 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 61 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Malpartida de Corneja, Becedillas, Tórtoles, Zapardiel de la Cañada, Bonilla de la Sierra, Piedrahíta kaj San Miguel de Corneja.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. En dokumento de 1516 kiel protokolo subskribita en Mesegar oni establis la najbaracon inter Piedrahíta kaj Bonilla de la Sierra. La preĝejo estas de la 16-a jarcento kaj la baroka retablo de la 18-a jarcento.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).